Saltu al enhavo

Eberhardo la 1-a de Mark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eberhardo la 1-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1254 (1254-11-30)
Morto 4-an de julio 1308 (1308-07-04) (53-jaraĝa)
en Fröndenberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Engelberto la 1-a de Mark Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Kunigunde of Blieskastel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Agnes of the Mark (en) Traduki kaj Adelheid von der Mark (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maria van Loon en Chiny (en) Traduki (1295 (Gregoria)–)
Irmengarde van Limburg-Berg (en) Traduki (1273 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Engelberto la 2-a de Mark
 ( Irmengarde van Limburg-Berg (en) Traduki)
Katarina von der Mark (en) Traduki
 ( Irmengarde van Limburg-Berg (en) Traduki)
Kunegonde von der Mark (en) Traduki
 ( Irmengarde van Limburg-Berg (en) Traduki)
Richarde von der Mark (en) Traduki
 ( Maria van Loon en Chiny (en) Traduki)
Margareta von der Mark (en) Traduki
 ( Irmengarde van Limburg-Berg (en) Traduki)
Adolf van der Mark (en) Traduki
 ( Irmengarde van Limburg-Berg (en) Traduki)
Konrad von the Mark (en) Traduki
 ( Irmengarde van Limburg-Berg (en) Traduki)
Johanna von der Mark (en) Traduki
 ( Maria van Loon en Chiny (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eberhardo la 1-a Grafo de Mark (mortinta la 4-an de julio 1308 en Fröndenberg ĉe la Ruhr en la Sankta Romia Imperio), vokto je Abatinejo Essen, estis la unuenaskita filo de Grafo Engelberto la 1-a de Mark (mortinta en 1277) el ties unua geedzeco kun Kunigunde de Blieskastel, filino de Graf Henriko.

La unua geedziĝo okazis proksimume 1273 kun Irmgarda de Berg, filino de duko Adolfo la 4-a (Berg) kaj Margareta de Hochstaden. De ĉi tiu geedzeco devenas interalie Grafo Engelberto la 2-a de Mark (mortinta en 1328). La dua geedziĝo okazis poste kun Maria de Looz.

Grafo Eberhardo dumvive batalis kontraŭ la potenco de Ĉefepiskopujo Kolonjo. Vintron de 1287/88 li unue liberigis ĉe Hagen la fortikaĵon Limburg okupitan de la kolonjaj militistoj, sieĝis poste la kontraŭe situantan kastelon Raffenburg kaj marŝis ekde tie Batalon de Worringen kontraŭ la ĉefepiskopo de Kolonjo.[1] Postsekve li konkeris la urbon Werl kaj la fortikaĵon Nova Isenburgo en Essen. Fono de la okazintaĵoj estis la Limburga Heredosekvoorda Konflikto.

Lia vasalo Sobbo de Svirte pli malfrue konfliktis kun Eberhard pri Hohenlimburg.

Eberhard metis unuajn komencojn de administra subdivido de Graflando Mark kaj fondis en la jaro 1301 la nunan urbon Bergneustadt.

La altotombo de Grafo Eberhardo la 2-a de Mark kaj de lia edzino apartenas al la gravaj artverkoj de la monaĥopreĝejo Fröndenberg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Crecelius: Eberhard II., Graf von der Mark. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 5, Duncker & Humblot, Lepsiko 1877, pj. 549–551.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la potencokonstelacio antaŭ la Batalo de Worringen vd.: Irmgard Hantsche: Atlas zur Geschichte des Niederrheins. Kartografio de Harald Krähe. Bottrop / Essen: Verlag Peter Pomp, 1999 (0 Schriftenreihe der Niederrhein-Akademie, vol. 4), p. 32sj