Eŭropa Kultura Itinero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Kultura Itinero
projekto • kultura havaĵo
itinero • kultura havaĵo • projekto
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Jakoba vojo apartenas al ĉi listo.

La Eŭropa Kultura Itinero estas distingaĵo de la Konsilio de Eŭropo al tiuj vojoj, itineroj, iradoj kaj vojiroj, kiuj kunigas serion de valoroj. Per la kulturaj itineroj, la Konsilio de Eŭropo celas ne nur valorigi la simplan lanĉon de kulturaj aŭ turismaj produktoj, sed protekti Eŭropajn kulturajn valorojn, kuraĝigi novajn formojn de renkontoj inter junaj eŭropanoj, taksi malmultajn valorajn aktivaĵojn kaj evoluigi kunlaborajn programojn.

Por ĉi tio, en 1997 la Konsilio de Eŭropo kreis la Eŭropan Instituton de Kulturaj Itineroj, institucio dediĉita por akompani la reklamantojn de la itineroj jam elektitaj, por helpi tiujn, kiuj kontribuas novajn projektojn efektivigi siajn iniciatojn kaj disvastigi informojn pri ĉi tiu programo.

Ĉiuj ĉi estas parto de listo de 32 eŭropaj kulturaj itineroj (kaj kvar ankoraŭ pritraktataj), kiel La Mozart-itinero (1990), la kelta (1990), la vojoj de la vikingoj (1992), La vojoj de la fenicoj ( 1994), Humanisma vojo (1994), La reĝa vojo (2005) kaj La olivarbaj itineroj (2005), inter aliaj.