Dos Pilas estas antaŭkolumba urbo de la majaoj en la nuna departementoPeten en Gvatemalo. Ĝi estis fondita en 629 kiel gardurbo de Tikal (je 110 km sudokcidente). La reĝo de Tikal en Dos Pilas entroniĝis sian nur kvarjaran frateton Balaj Chan K'awill (naskiĝis la 15-an de oktobro625) kaj tiel ligis la du urbojn.
Ĉirkaŭ 20 jarojn poste la malamika urbo Calakmul invadis Dos Pilas kaj Balaj Chan K'awill estis devigita batali kun Calakmul kontraŭ sia frato en Tikal. Dum 10 jaroj li bataladis kaj fine venkis kun la calakmul-aj trupoj. Lia frato, la venkita reĝo de Tikal, estis venigita kun nobeloj al Dos Pilas kaj kruele mortigita de Balaj Chan K'awill.