Saltu al enhavo

Dorothea Hüfler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dorothea HÜFLER (naskiĝis la  16-an de aŭgusto 1976(nun 1976-08-16), do nun 47-jara) estas germana esperantistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj, dum ŝi estis lernejano en Holzgerlingen.[1] En septembro 2001 ŝi finis siajn studojn de mediprotektaj teknologioj en altlernejo de Offenburg. La duan praktikan semestron komence de 2002 ŝi plenumis ĉe la ŝtata akvo- kaj elektroproviza entrepreno en Kotonuo, Benino, kie ŝi interalie ekengaĝiĝis pri orfeja vilaĝo. Por kolekti monon donace al tiu projekto, ŝi sekve inter majo kaj aŭgusto 2002 migris pli ol 900 kilometrojn tra Germanio - de la insulo Fehmarn en la balta maro ĝis suda Germanio.[2] Daŭre ŝi aktivas por la landa regiona Esperanto-ligo Bavelo en la sudokcidenta germana federacia lando Baden-Virtembergo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 8
  2. artikolo de la gazeto Mainpost en norda Bavario pri la plurmonata migrado, kie ŝi pasis meze de julio 2002