Saltu al enhavo

Dora Carrington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dora Carrington
Persona informo
Aliaj nomoj Carrington, Dora de Houghton‏
Naskiĝo 29-an de marto 1893 (1893-03-29)
en Hereford
Morto 11-an de marto 1932 (1932-03-11) (38-jaraĝa)
en Newbury
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Slade School of Fine Art (en) Traduki
Bedford High School for Girls (en) Traduki
Universitato-Kolegio de Londono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Samuel Carrington (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Charlotte Houghton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Noel Carrington (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ralph Partridge (1918–1926) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Lytton Strachey Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
fotisto
decorative artist (en) Traduki
artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dora de Houghton CARRINGTON, konata kiel Carrington (29-a de marto 1893 – 11-a de marto 1932) estis angla pentristino kaj dekoristino, memorita parte pro sia asocio kun membroj de la Grupo de Bloomsbury, speciale kun la verkisto Lytton Strachey.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mountain Ranges from Yegen, Andalusia, 1924, de Dora Carrington.

Dum sia vivo, ŝi ne famis kiel pentristino, ĉar ŝi rare subskribis siajn verkojn kaj apenaŭ ekspoziciis publike, kvankam ŝi ja laboris dum ioma tempo en la Ateliero Omega.

Portreto fare de Carrington de Lytton Strachey, 1916.

Ŝi mem ne estis membro de la Grupo de Bloomsbury, kvankam oni asocias ĝin nerekte kun tiu, ĝenerale pro sia bohemieca vivostilo kaj sia rilato kun Lytton Strachey.

Carrington kaj la pentristo Mark Gertler havis amrilaton, kaj poste ŝi rilatis kun la verkisto Gerald Brenan. Ŝi edziniĝis al Ralph Partridge, sed vivis la plej parton de sia vivo kun Strachey. Carrington memmortigis sin pafe en marto 1932, post forta deprimkrizo en kiu influis multaj tialoj (inter kiuj la ĵusa forpaso de ŝia kunulo Lytton Strachey). La vivo de Carrington kaj Strachey estis adaptita al kino en 1995 per la filmo Carrington, kun Emma Thompson en la ĉefrolo.

Dora Carrington estis lerta portretisto kaj pejzaĝisto, kaj laboris ankaŭ en aplikitaj kaj dekoraj artoj, por kio ŝi pentris sur ajna surfaco disponebla, kiel afiŝoj, tegoloj, mebloj. Ŝi ankaŭ dekoris vazarojn. Carrington desegnis la bibliotekoj de la hejmo Ham, Wiltshire, kie ŝi loĝis kun Strachey kaj Partridge.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gerzina, Gretchen Holbrook (1989). Carrington: A Life. New York, W.W. Norton & Co..
  • Gerald Brenan, Diarios sobre Dora Carrington y otros escritos (1925-1932), Confluencias, 2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]