Diskuto:Vroclavo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la pola elparolo ne estas [vrocŭaf] pli ol [vrocŭav], almenaŭ frazfine? Gunnar Gällmo 18:28, 16. Dec 2004 (UTC)

La ĉapitro pri Esperanto en Vroclavo estas tute interesa, kvankam ĝi kreas pli da demandoj ol ĝi solvas, do la temo ankoraŭ neniel estas fintraktita. Ĉu ekzemple Adolf Selten, la prezidanto de la loka Esperanto-klubo en la 1910-aj jaroj, eble estas parenco de Reinhard Selten, nobelpremiigita esperantisto kiu naskiĝis en la urbo kaj post la dua mondmilito kun sia familio devis fuĝi al okcidenta Germanio, unue al Melsungen, poste por studo al Frankfurto-ĉe-Majno kaj por profesora posteno al la proksimeco de Bonno... La angla artikolo pri la nobelpremiito mencias "judan patron kaj luteranan patrinon" en Vroclavo, kaj mencias ke li (nur) esperantistiĝis en 1959 - tio iom dubigas ĉu li estis el esperantista familio, sed ne nepre kontraŭas (kaj eble la angla informo eĉ ne ekzaktas). Mi ĉiukaze ne havas ajnan ideon de kie havi pliajn informojn, sed eble iu persono kiu havas aliron al iuspeca GEA-arkivo povus konkretigi la multajn mankajn informojn el la ĉapitro, aŭ Roberto kiu verkis plejparton de la ĉapitro.

Aidas 12:45, 17. Okt 2009 (UTC)

Ankaŭ mi havis tiun demandon, kaj trovis respondon kun ekstera fonto, kiun mi notis en la diskutpaĝo Reinhard Selten. Lia Aŭtobiografio 1994 en la nobelpremia retpaĝaro (angle) informas pri la geedziĝo en 1959, kun klarigo ke la paro ambaŭ estis esperantistoj kaj konatiĝis en la Esperanto-movado, do tio klare signifas ke li "ne nur esperantistiĝis en 1959", sed antaŭe. Jen oni en la angla vikipedio ion miskomprenis. ThomasPusch (diskuto) 10:31, 3 nov. 2016 (UTC)[Respondi]