Diskuto:Tonetendo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interesa artikolo! Tamen ŝajnas al mi, ke la vorto tonetendo estas nekutima. Jam ekzistas registro. Ĉu ni kunigu la du artikolojn sub tiu vorto, kiu ankaŭ aperas en PIV? -- Robert Weemeyer 23:29, 28. Apr 2007 (UTC)

Vi pravas Robert! Ĝi estas maltaŭga traduko de la angla range, tiel bedaŭrinde trovebla en la vortaro de Peter Benson angla-Esperanto. Ĝi jam gramatike estas erara, ĉar etendi estas transitiva, do se entute tiam "tonetendiĝo". Sed ne ekzistas kialo ne sekvi la uzon de PIV. Fake laŭ PIV 2002 la de vi citita registro (muziko), ĝenerallingve ankaŭ tonamplekso. Nun ekzistas tri artikoloj pri la sama nocio, kiuj estas kunigendaj aŭ ĉe registro aŭ ĉe tonamplekso (kun reciprokaj interligiloj). Poste "tonetendo" estas forviŝenda. Amike Helga Schneider 10:57, 4. Jan 2009 (UTC)
Anstataŭ forviŝi tiun artikolon, mi proponas, ke iu kuraĝulo reskribu ĝin per traduko de la angla artikolo Ambitus. Eble oni devu alinomi la artikolon per ambito, sed mi ne estas muzikfakulo, kaj mi lasas al esperantista fakulo la elekton de pli taŭga vorto. Fakte la aŭtoro de l'artikolo konfuzis la signifojn de la terminoj registro kaj tonetendo. Tonetendo ŝajnas al mi bontraduko de la angla Ambitus, kiu koncernas kiel la verkisto de muzikaĵo "etendis" la gamon de notoj en sia muzikpeco.--DidCORN 10:57, 23 aŭgusto 2014 (UTC)