Diskuto:Soldato
Mi opinias kelkajn el la ekzemploj dubindaj:
- berserko laŭ la PIV-a difino ja estas batalanto, sed ne soldato
- flibustro estas pirato, do certe ne soldato
- gladiatoro estas batalanto en cirko
- komisaro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
- konstablo estas policano en Britio, kie la polico ne estas parto de la armeo
- kvestoro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
- Mazepo estas propra nomo de kozako, kiu vivis ĉ. 1700; li certe estis soldato, sed ne eblas listigi ĉiujn soldatojn individue
- midŝipano: estu prefere midŝipmano
- ostaĝo: ne estas soldata rango. Certe soldato povas esti ostaĝo, sed li povas ankaŭ esti patro, kuiristo, junulo ktp.
- pacifisto: jen ege stranga soldato
- piloto: vidu "ostaĝo"
- sbiro laŭ PIV2 estas policano
- sipaĵo: prefere estu sipajo
- spiono: Spionado estas kontraŭ la militista honoro
- ŝerifo laŭ PIV2 havas du signifojn, neniu el kiuj estas soldata
La listo aspektas kvazaŭ (duon-)aŭtomate kompilita el vortaro kun difinoj. -- Umberto 17:53, 28. Jul 2005 (UTC)