Diskuto:Saturno (planedo)
Ĉe la lunaj nomoj Suttungr k Thrymr, la ro estas la nominitiva kazo de la islanda lingvo, do fariĝus simpla -o esperante. Skathi estas fakte Skaði, do Skado aŭ Skadio esperante. --Kwami 66.75.36.114 08:18, 17. Jun 2005 (UTC)
En Mundilfari, la a estas fakte ä, kaj do e esperante. En Paaliaq, la aa estas longa vokalo, do a espe. La j en Ijiraq estas aŭ j aŭ ĝ en la inuita lingvo, laŭ dialekto, do mi proponas ĵ espe. (Sekvi je j per i estas preskaŭ kontraŭ la sonsistemo de Espo, krom en rara vorto kiel jida.) La nomoj Janus k Phoebe jam havas espajn formojn, Jano k Feba/o. 66.75.36.114 08:37, 17. Jun 2005 (UTC)
Mi serĉis la vorton Mundilf?ri en islandlingvaj retpaĝoj, kaj trovis ĝin tie nur kiel "Mundilfari" sen punktoj; cetere, nek dane, nek norvege, nek svede uzatas ĉi tie ä/æ. Ĉu la "ä" estas usona hiperĝermanismo (kiel Mötley Crüe)? Gunnar Gällmo 19:21, 17. Jun 2005 (UTC)
Leginda-diskuto[redakti fonton]
Proponita de Mutichou 15:45, 2. Sep 2009 (UTC)
- Por: # Por: -- Mutichou 15:45, 2. Sep 2009 (UTC)
- Por: --Crosstor 09:42, 3. Sep 2009 (UTC)
- Por: -- pino 19:40, 7. Sep 2009 (UTC)
- Por: --Longharulo 12:43, 16. Sep 2009 (UTC)
- Detenas:
- Kontraŭ:
- Komentoj: Tiu artikolo estas "leginda" aŭ markita en multaj lingvoj. La aŭtoro faris bonan laboron, do proponenda.--Crosstor 09:42, 3. Sep 2009 (UTC)
Ringoj de Jano-Epimeteo kaj Paleno[redakti fonton]
Nenian spuron de tiaj ringoj mi trovis en aliaj viki-oj. Eble estus malplenoj de Jano-Epimeteo kaj Paleno, tri malgrandaj saturnaj lunoj. intuicie oni komprenus, ke la lunetoj balaus (altirus) la ringajn materierojn kaj tiel farus malplenojn.
--Jean-François Clet 17:20, 14. Dec 2009 (UTC)