Diskuto:Rêverie

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Referencoj kaj eksteraj ligiloj[redakti fonton]

  • Homoj, vidu la referencojn! Ilia formato estas tre baza kaj por nuntempa Vikipedio tute eksmoda. Ili fuŝigas la tutan artikolon, aliflanke bele longan. Por moderne citi retejojn (kaj aliajn fontojn) bv. uzi ŝablonojn. Unu el iliaj pliaj avantaĝoj estas notado de datumoj de ekesto de la fonto kaj de lasta spekto de la fonto, ege grava en interreto kiu povas rapidege ŝanĝi sian enhavon kaj kiu estas en la artikolo preskaŭ ekskluzive referencata. Unu konsilo: oni uzu <ref name=mallongigo de fonto> en la unua citado de iu fonto en la artikolo kaj se tiu fonto estas citata pliajn fojojn oni en restantaj lokoj uzu <ref name=mallongigo de fonto />. Oni ankaŭ citu tre konkrete, mi vidis pliajn referencoj al facebook-a paĝo, sed al la ĉefa paĝo kiu permanente ŝanĝiĝas kaj neniu informo tie restas sekure akirebla. Oni ankaŭ pripensu ĉu facebook estas taŭga fonto por esti citata en enciklopedio, plejparte mi dirus ke ne.
  • Rilate al eksteraj ligilo oni menciu nur kelkajn gravajn ligilojn, Vikipedio estas enciklopedio kaj ne stoko de ligiloj al YouTube. Simile ne uzu troe longaj ligiloj kun negravaj partoj (partoj related, context en YouTube, aŭ osCsid en Vinilkosmo-mp3 - ĝi eĉ estas identigilo...).
  • Sume: Mi aprezas ke la artikolo estas sufiĉe longa - sed la longo ne estas ĉio. La artikolo bezonas polurigon, almenaŭ en supre menciitaj partoj. Sukceson! --CubeF 22:07, 7 Jan. 2012 (UTC)