Diskuto:Premmarmito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu premmarmito, premkuirilo aŭ prempoto?[redakti fonton]

Saluton!, ĉu laŭ vi la vorto "prempoto" ne pli taŭgas ol, ekzemple, "premmarmito"? Mi tion komprenis nur, ĉar "marmito" havas similan nomon en mia denaska lingvo, sed eĉ Reta Vortaro ne konas la vorton marmito. Mi memoras, ke "prempoto" venis al mi nature, kiam dum Esperanto-aranĝo pasintjare mi kaj kelkaj kunuloj bezonis tian ilon por kuiri supegon; kaj ĉiuj aliaj ŝajnis tuj kompreni. --WinstonSmith 12:50, 7. Dec 2009 (UTC)

Mi kreis la artikolon sub nomo prempoto, sed Verdulo alidirektis, aludante je PIV. Narvalo 19:53, 7. Dec 2009 (UTC) Al mi ŝajnas, ke la marmito estas neuzata, franc-devena vorto en Eo. Narvalo (diskuto) 19:02, 12 Apr. 2012 (UTC)