Diskuto:Plibonigita kalendaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la paĝo estas forigita? 176.72.69.176 15:54, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉar vi estas forbarita. Taylor 49 (diskuto) 18:15, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

La 2-an de aŭg. 2023 konto nomita "Jyväskylän mies" kreis la paĝon, la 5-an de aug. adaptis ĝin je IP-konto 176.72.99.3, ambaŭ kontoj estis forbaritaj kaj la saman tagon la paĝo estis forigita, ĉar farita de forbaritoj. La 1-an de oktobro 2023 la sama homo je IP-adreso 193.210.194.93 denove enmetis la paĝon, estis forbarita kaj la saman tagon la paĝo estis forigita denove, ĉar farita de forbarito. La 2-an de oktobro la ludo rekomenciĝis, homo je IP-adreso 193.210.194.104 denove enmetis la paĝon, estis forbarita la saman tagon, sed la paĝo ankoraŭ restis simple ĉar oni ne atentis tuj forigi ĝin. Eblus ankaŭ konsideri lasi la paĝon, ĉar en ĝi ŝajne ne estas obscena aŭ ofenda informo, SED: la demando estas de kie venis la informoj, aŭ ĉu la tuto simple povus esti persona fabelaĵo. Se notiĝas alilingva artikolo vikipedia, oni principe petas noti el kiu lingvo je kiu tempo oni prenis informojn, se oni prenis informojn el eksteraj fontoj, ĉiukaze estas neceso indiki tiujn fontojn. Ĉi tie ne estas ajna indiko pri alilingva artikolo vikipedia, sed bone, povas esti ke la metinto simple foregis tion aŭ ne konsideras tiun informon grava. Se oni petas al la guglo-tradukilo finnen traduki la vortojn "plibonigita kalendaro", elvenas "Parannettu kalenteri" - je tiu nomo fakte troveblas teksto en la finna vikipedio. Ĉar en tiu teksto estas kvin referencoj, tiuj referencoj previzore konsidereblas kalkuliĝi ankaŭ por tiu teksto. Tial laŭ mi la teksto povas resti, post kiam mi enmetas noton ke ĝi estas traduko de la finna teksto (la teksta formo frape samas, tial eĉ ne legante la finnan oni vidas ke ĝi estas traduko), kaj post kiam mi ligas ĝin al vikidatumoj. Sed tiom detektive ne eblas ĉiam spuri la referencojn, pri kiu metinto de teksto tute ne zorgis. Tial tiu ĉi teksto simple ĵus evitis la forigon. ThomasPusch (diskuto) 22:57, 26 nov. 2023 (UTC)[Respondi]