Diskuto:Ofico

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV la esenca karakterizilo de ofico estas la servado, do metio ne povas esti ofico, ĉar metiisto ne plenumas servon, sed produktas ion. Mi dubas, ĉu tiu ĉi artikolo donas ĝustan prezenton de la termino "ofico". – Umberto 21:20, 24. Feb 2008 (UTC)

Tute prave: "Ofico estas okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado" [PIV, jen kopiata en Reta Vortaro]. Mi eĉ pensas ke en la praktika lingvouzo la vortoj ofico, oficejo kaj oficisto ankoraŭ pli limiĝas al klare administraj servoj, ne la alporto de manĝaĵoj en restoracio aŭ la homlavado en maljunulejo, kvankam tiaj agoj ankaŭ estas servoj ... ĉiukaze klare ne al produkado de varoj. ThomasPusch (diskuto) 18:40, 18 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Tiu ĉi artikolo aspektas temi pri "metio", ne pri "ofico". La intervikiaj ligiloj gvidas al alilingvaj terminoj kiuj similas al la vorto "ofico", kio povas esti la kaŭzo de la eraro. - Moldur (diskuto) 19:44, 10 dec. 2023 (UTC)[Respondi]