Diskuto:Nuklea akcidento de Ĉernobilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĝisnuna vortumo klarigis ke "matene" post la 4-a horo kaj post telefonalvoko al Moskvo kiel unuaj fajroestingantoj alvenis "fajrosoldatoj" (ruĝa ligilo, sen vikipedia klarigo), laŭvorte do membroj de armeo, el la urbo Pripatj. Laŭ alilingvaj vikipediaj artikoloj kaj aliaj tekstoj mi ne trovas fonton je unua alveno de soldatoj, kaj ankaŭ ne de tiom malfrua alveno. La vikipediaj artikoloj (ekzemple en la angla kaj germana) kaj aliaj tekstoj asertas, ke granda fajrobulo ekflamis je 01:23:58 (ukraina horo), ke du minutojn pli poste (01:26 h) fajra alarmo estis aktivigata, du pliajn minutojn poste (01:28 h) alvenas la centrala fajrobrigado kaj naŭ minutojn pli poste (01:35 h) aldone la publika fajrobrigado el la prokima urbo Pripjatj. Mi koresponde al tio korektas la e-lingvan tekston, anstataŭ vane pluserĉi difinon pri profesio de laŭdiraj "fajrosoldatoj" ene de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Se iu, fakulo pri la nuklea akcidento aŭ bona parolanto de la rusa, ukraina kaj belorusa lingvoj, por profunda traserĉo de la tiulingvaj informfontoj, sukcesas spuri pli detalajn informojn, bonvenas plukorektado, kun indiko pri fonto. ThomasPusch (diskuto) 20:03, 5 Jun. 2013 (UTC)

Bedaŭrinde mi ne estas fakulo ĉi-teme, sed mi scias, ke "fajrosoldatoj" ĉi-kaze rilatas al военизированная пожарная охрана (laŭvorte militigita fajroestingistaro). Tiaj trupoj ĝis nun funkcias ĉe plej gravaj kaj danĝeraj industriejoj kiel elektrostacioj, nefto- kaj gasminejoj, metalurgiaj fabrikoj, ktp. Tiaj fajrobrigadistoj havas militistajn titolojn, sed ne estas ene de la rusia (antaŭe soveta) armeo. Do unue al la atomstacio alvenis militecaj/militismaj/militestingistoj (ili estis plej proksime kaj tio estis ilia ĉefa tasko), poste atingis la lokon urbaj fajrobrigadistoj. El la rusa vikio mi povas pliĝustigi nomojn: 1. La 2-a Militeca fairobrigado de la Ĉernobila atomstacio. Alvenis la deĵorteamo gvidata de leŭtenanto Vladimir Pravik. 2. La 6-a urba fajrobrigado, alvenis la deĵorteamo subgvide de leŭtenanto Viktor Kibenok.--RG72 (diskuto) 16:02, 8 Jun. 2013 (UTC)