Diskuto:Maizamelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malnova teksto[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke neregule aktiva uzanto forigis la malnovan tekston per tradukita versio. Tamen li nur bildon realdonis. Mi proponas, ke ni laŭeble aldonu iom pli el antaŭaj artikolaj versioj, nome:

Citaĵo
 Ĝi estis registrita marko ekde 1856 kaj akirita de Corn Products Refining Co. en 1900. Maizena estas vendata tutmonde kaj iĝis ĉefa reprezentanto de la maizamelo tutmonde. 

Tio devus taŭgi por la nova ĉapitro "Marko". Tamen ni serĉu pliajn informojn, ĉar la jarindikoj eble ne bone harmonias.

Citaĵo
 Ĝi ankaŭ estas ideala por mildigi la haŭtgratadon. 

Kaj tio aperu en la ĉapitro "Uzo". Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:46, 18 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Informkesto[redakti fonton]

Saluton. En la artikola historio mi vidis, ke en iu malnova versio enestis nefunkciinta informkesto. Ĝi ne funkciis, ĉar ĝia nomo ne estis tradukita. Ĉu mi eble kreu funkciantan informkeston por markoj? Mi trovis du taŭgajn alilingvajn ŝablonojn, nome fr:Modèle:Infobox Marque kaj de:Vorlage:Infobox Marke. Laŭ kiu el ili mi kreu novan informkeston? Ĉu eble laŭ ambaŭ? --Tlustulimu (diskuto) 21:53, 18 apr. 2021 (UTC)[Respondi]