Diskuto:Magda Kovács (elektra inĝeniero)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Crosstor kaj Narvalo: Karaj Crosstor kaj Narvalo, mi turnas min al vi kun la sekva demando, kiun probable sukcese povas esplori nur hungarlingvano: En pluraj paĝoj vikipediaj citiĝas la sekva vortaro:

  • Mikrokomputila kaj mikroelektronika fakvortaro angla-germana-hispana-Esperanto-hungara. Magda Kovács. Tradukis Iván Bujdosó. Budapeŝto, 1989.

Kun ruĝa ligilo pri la nomo Magda Kovács. En la e-lingva vikipedio jam ekzistas du paĝoj pri "Magdaj Kovaĉoj", Magda Kósáné Kovács (1940-2020), hungara politikistino, ministrino, parlamentanino, instruistino, kiu probable ne estos la serĉata, kaj Magda József Kovács, kiu eble estas la ĝusta, sed probable ne. Kio estas la ĝusta "Magda Kovaĉo"? - kaj ĉu, se ne estas unu el la du, oni povas trovi indikojn pri ŝi en la hungara vikipedio kaj en vikidatumaro? Se ne, ĉu oni povus ion ajn eltrovi pri ŝi - universitaton? naskiĝjaron? ktp... ThomasPusch (diskuto) 16:12, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Temas pri hu:Kovács Magda (villamosmérnök) [Ŝia libro https://bookline.hu/product/home.action?_v=Dr_Kovacs_Magda_Mikroszamitogep_mikroe&type=20&id=760773]Narvalo (diskuto) 18:48, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Ekzistas hu:Kovács Magda (villamosmérnök), sed la artikolo ne mencias ĝin, tamen la identeco estas signifa. Magda József Kovács nepre ne povas esti.--Crosstor (diskuto) 04:15, 22 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

@Crosstor kaj Narvalo: Karaj Crosstor kaj Narvalo, trovinte ŝian lokon en vikidatumoj, mi origine volis mendi ĉe vi esperantan tekston pri ŝi, sed vidis ke la biografiaj informoj tiom malmultas ke mi ankaŭ povis krei ĝerman artikolon mem. Mi tute kontentiĝas pri la malmulta amplekso la ĝerma artikolo, kaj nur volis bluigi antaŭe ruĝan ligilon en iuj listoj. Tamen se iu el vi emas, vi anko9raŭ povus transporti la reston de informoj el la hungara teksto al la nuna esperanta, kaj ŝajnas al mi ke la vortaro en la hungara teksto tute ne menciiĝas. Se iu el vi emas, oni povus ankoraŭ aldoni tiun informon hungare. Dankon ĉiukaze pro la rapidaj informoj. ThomasPusch (diskuto) 17:20, 22 feb. 2024 (UTC)[Respondi]