Diskuto:Luno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Turniĝo ĉirkaŭ la interna akso = tago, rivoluo ĉirkaŭ la planedo = monato, rivoluo ĉirkaŭ la suno = jaro. La luno havas "ligitan rotacion". La turniĝo ĉirkaŭ la interna akso egalas al la rivoluo ĉirkaŭ la tero, do luna tago = luna monato. Sed la (astronomia) luna jaro (= rivoluo chirkaŭ la suno) laŭ mi egalas al la tera jaro! (Tion oni ne konfuzu kun la luna jaro de diversaj kalendaroj, kiuj konsideras la lunofazojn.) --Helmut Welger 00:27, 5. Mar 2005 (UTC)

Ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Mi petas al ĉiuj kritike observi se redaktado multigas la ruĝajn ligilojn. Jes, la esperanta vikipedio nur havas iom ol ol 300 000 paĝoj, multaj temoj ankoraŭ mankas, sed tamen: Necesas suspekti, se oni vidas frazon, kiun oni ĵus skribis, kaj ĝi aspektas tiel:

:"..Isis ĉe la egiptoj; Selene, Artemiso kaj Hekate ĉe la grekoj.."

Do ŝajnas ke el kvar diinoj, unu havas esperantan artikolon kaj tri ne. Sed la tri ruĝaj ligiloj estas skribitaj en tute alia lingvo ol Esperanto! En tia kazo helpas, se oni ankoraŭ regas grandan nacian lingvon, en la tiulingva vikipedio iras al la paĝo pri la diino, poste dekstre elektas vorton "Esperanto", se ĝi menciatas inter la lingvoj ofertitaj, kaj tuj oni scias ke jes pri ĉiuj kvar diinoj estas artikoloj, nur ke la teksto devas teksti

:"..Iziso ĉe la egiptoj; Seleno (mitologio), Artemiso kaj Hekato ĉe la grekoj..".

Pro tio la diversaj branĉoj de vikipedio estas interligitaj! Pro tio ni ne faras esperantan enciklopedion tute sole! ThomasPusch (diskuto) 00:35, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu eble iu pensis ke Esperanto estas enua lingvo, se ĉiu substantivo finiĝas per -o? Kial ne iuj substantivoj povas finiĝi per -e, aliaj per -s kaj triaj per -ů?? Kiel en Bierfarejo U Fleků -- sed ne, tie Fleků estas fremda vorto, por kiu oni intence ne elektis esperantan vorton, sed se oni pensas vorton "lernejojn", oni ne rajtas simple el la hispana enporti vorton "escuelojn", aŭ anstataŭ "kulereto" angle inventi novan vorton "spooneto". Kaj "bedaŭrinde" (fakte bonŝance) por la antikvaj diinoj jam simile elektiĝis normalaj vortoj kiel lernejo kaj kulero... Se oni volas lingvon en kiuj substantivoj povas finiĝi per ĉiaj finaĵoj, estas abunda elekto el kiu eblas elekti (oni povas ellerni ĝin per duolingo, poste spertiĝi en redaktado kaj en tiu lingvo redakti vikipedion)! Esperanton karakterizas ke la finaĵoj ĉiuj havas certan signifon, ne estas hazarde enĵetitaj, kaj estas "strangaj" supersignoj kiuj aspektas kiel slavaj nur turnitaj - tiel estas. Sed mi ne volus suspekti ke la metinto de la novaj, eraraj ruĝaj ligiloj volis enkonduki novan lingvan reformon: mi pensas ke kutime novaj, eraraj ruĝaj ligiloj ekestas simple pro neatento. Tio okazas ankaŭ al mi. Sed mi dankemas, se kion mi skribis aspektas Novjo#-3!!!<<<;;rko, kaj la ruĝa koloro tuj avertas min pri sensenca tajperaro. Tial ankaŭ bonas ke en esperanta teksto la vorto Isis avertas "en mia nomo estas iu eraro"... ThomasPusch (diskuto) 01:10, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]