Diskuto:Listo de oficialaj lingvoj en Rusio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la avara lingvo ne mankas tie en la listo? Laŭ mia kredo, ĝi estas oficiala lingvo en Dagestano. — N-true 00:27, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Vi pravas, tie ĉi mankas multaj lingvoj, kiuj havas oficialan statuson en subjektoj de Rusia Federacio. Ekzemple en Dagestano, lau Konstitucio de tiu (artikolo 11), ŝtataj lingvoj estas rusa kaj ĉiuj lingvoj de la dagestanaj popoloj. Mi pli malfrue plikreskos ĉi tiun liston.--RG72 01:30, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Ukraina lingvo[redakti fonton]

Ĉu la ukraina ne estas oficiala en Krimeo ? Golfestro (diskuto) 15:12, 7 Apr. 2015 (UTC)

Jes, same kiel la krime-tatara lingvo Traktato inter Rusia Federacio kaj Respubliko Krimeo pri akcepto en Rusian Federacion de Respubliko Krimeo kaj formiĝo ene de Rusia Federacio de novaj subjektoj

Kiom da oficialaj lingvoj ekzistas en Rusio ?[redakti fonton]

Laŭ la franca versio de la artikolo estas 43 ! Golfestro (diskuto) 15:14, 7 Apr. 2015 (UTC)

Sed memoru, ke por la tuta Rusio estas nur unu oficiala lingvo — la rusa. Ĉiuj aliaj lingvoj havas oficialan statuson en respektivaj regionoj kie loĝas tiuj etnoj.--RG72 (diskuto) 15:50, 7 Apr. 2015 (UTC)
Certe ; la unua frazo diras tion. Sed poste aperas la listo de ĉiuj lingvoj kiuj estas oficialaj ie en Rusio, kaj ŝajnas ke mankas pluraj. Golfestro (diskuto) 05:30, 13 Apr. 2015 (UTC)
@Golfestro: Alilingva vikipedio ne taŭgas kiel fonto. Devas esti ekstervikipedia fonto. Tian mi eble trovis: la libro "Wenn Sprachen sterben" (germane; esperante Se lingvoj mortas.), de Nicholas Evans, sed kiel germana traduko, mencias sur la paĝo 40 por Ruslando eĉ la nombron de 71 hejmaj lingvoj. Bedaŭrinde ĝi ne mencias pliajn detalojn. Ĉu vi eble konas libron kun tia informo, kiu eble eĉ detale mencias la lingvojn kaj eble eĉ la koncernajn regionojn? Krome mi ĵus vidis, ke la artikolo estas eĉ tute sen iu ajn fontindiko. Tio devas esti korektata pro Vikipedio:Citi fontojn kaj Vikipedio:Kontrolebleco. --Tlustulimu (diskuto) 08:08, 13 Apr. 2015 (UTC)