Diskuto:Konkurenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konkur Konkurs Konkurenc kaj kunkur[redakti fonton]

Miopinias ke tre facilas konfuziĝi inter la propraj uzoj do jen la difinoj el vortaro.net

konkur/i[redakti fonton]

(ntr) Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon

konkura

1 Tia, ke pri ĝi oni konkuras: nur viva konkura laboro povas doni vivipovan lingvon internacian.

2 Konkurenca: per konkura marĉando la prezo falis Z. konkure. Vete, kvazaŭ konkurantoj: ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin Z; ĉiuj konkure rapidas al la pordo Z.

konkuro, konkurado

1 Ago de tiuj, kiuj konkuras: konkuro pri profito, al feliĉo, en armiĝado; mi volis montri, ke mi ne malaprobas la konkuradon de la Jarlibro kun mia Adresaro Z; (tiu komitato) neniam komencos konkuradon kontraŭ la E-istaro Z; ĉia laboro k ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado (ĵaluzo) de unu kontraŭ alia X; (f) iu, kiu per sia eksteraĵo povus elteni la konkuron kun s-ro A. Z. 2 Konkurenco: tiu ĉi supermezura konkurado alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero Z; la kaŭzo de la intergenta malamo ne estas ia konkurado ekonomia Z.

konkuradi. Daŭre konkuri: ĉiuj (rozoj) konkuradis inter si per sia bonodoro k koloroj Z; tia (internacia lingvo) konkurados antaŭ ĉio kun la lingvo angla Z; (f) la muziko pene konkuradis kun la dancado Z.

konkuranto. Persono, kiu konkuras kun alia(j)

konkurs/o[redakti fonton]

1 Antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj, laŭ difinitaj reguloj k rekompencoj, kun juĝantaro el aparte elektitaj personoj

konkursi (ntr) Partopreni en konkurso: povas konkursi nur personoj virseksaj.

artkonkurso, ĉevalkonkurso, kurkonkurso, remkonkurso. Konkurso pri tiaj aktivecoj.

konkurenc/o[redakti fonton]

Komerca, industria, negoca konkurado: lojala, nelojala konkurenco; reĝimo de la libera konkurenco.

kunkuri[redakti fonton]

Kuri plurope al unu sama loko aŭ celo. Sj1mor (diskuto) 06:26, 16 maj. 2024 (UTC)[Respondi]