Diskuto:Klerismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu en Esperanto oni ne nomas tion Klerismo aŭ simile?

Mi simple laŭvorte tradukis la franclingvan esprimon Siècle des Lumières. En iuj aliaj lingvoj temas pri [ek]Lumiĝo. Se jam ekzistas kutima e-o esprimo ni movu la artikolon sub tiun titolon. Arno Lagrange 13:57, 24. Nov 2003 (UTC)

Mi jam vidis E-e "klerismon" por nomi tion, sed al mi pli plaĉas "jarcento de la lumoj" ĉar tio pli bone montras la rigardon al ĝi de ties samtempuloj kaj proulo. Eliott

Se mi bone memoras, oni nomas similan evoluon inter judoj Juda Klerismo (ĉu haSkala hebree?) -- :)

PIV ja mencias "klerismo : Movado en la 18a jc kiu celis disvatigi la lumojn de la scio". Sekve mi proponas movi la artikolon al Klerismo pli konforma kaj al PIV kaj al internacia uzo (de:Aufklärung en:The Enlightenment et:Valgustusajastu fr:Siècle des lumières nl:verlichting). "Jarcento de la Lumoj" fine ŝajnas al mi aĉa frncismo kiun mi mem, ho ve! kulpis. Ja devus esti pli esperantece Lumjarcento. Arno Lagrange 06:17, 25. Nov 2003 (UTC)

Lumepoko?[redakti fonton]

Eble "Lumepoko" komp. "mezepoko". Kore, Ewout


Jes ĉar la aliaj internaciaj terminoj ĉiuj rilatas kun "lumo" (lumo de la scio kaj civilizo), ne nur "siècles des lumièree", sed ankaŭ "enlightenment", aufklärung.


kial ne Klarismo?

Ĉar neniu uzis ĝin. -- :) 01:11, 1. Okt 2004 (UTC)

Klerismo ne estas Enlightenment/Iluminismo[redakti fonton]

Amikoj, "klerismo" estas tro malbona vorto por Enlightenment/Iluminismo. Klerismo sugestas "memprovizo de kulturo", ne "uzo de racio", tiel kiel estis karakterizita la movado.

"Lumismo", "Lumigo", "Lumigismo"... Ho ve! Ĉiuj malbelaj solvoj! Tamen pli precizaj. Ĉu eble la personaro de Akademio de Esperanto povas sugesti ion plibonan?

"Jarcento de la lumoj" ne estas la movado, sed la epoko de la movado. Bona esprimo, internacie facile rekonebla. Uzu senhezite.