Diskuto:Kalandino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kalandino

La kalandino, Squalius alburnoides, estas fiŝo de la familio de Ciprinedoj, endemia de la ibera duoninsulo. Maskloj povas atingi 25 cm laŭ tuta longo.[1] Ĝi manĝas senvertebrulojn, precipe malgrandajn krustacoj kaj insektajn larvojn.

Ĝi estas dolĉakva fiŝo en moderklimata zono distribuata nur en la sudokcidento de la Ibera duoninsulo, en la basenoj de la riveroj Doŭro, Taĵo, Gvadiano kaj Gvadalkiviro, kaj en la pli malgrandaj basenoj kiuj enfluas en la atlantikan sudon de Porto. Ĝi estas minacata pro la dispartigado de siaj populacioj pro la baraĵoj kaj digoj de riveroj kaj intermitaj riveretoj kie ĝi loĝas, kaj per la predado farita de ĝi de enkondukitaj specioj kiel Ezoko, Usona perko kaj lucioperko..

Oni konstatis, ke estas misproporcio inter la seksoj favoraj al inoj. Ili havas la kapablon reproduktiĝi per ginogenezo, aparta partenogenezo sistemo, en kiu la ovolo bezonas la ĉeeston de spermo de alia parenca specio por komenci sian disvolviĝon, kvankam ĉi tiu spermo ne genetike kontribuas al la idoj.[2]

Ĉi tiu specio estiĝis kiel hibrido, kiu nun estas agnoskita kiel specio kaj konsistas nur el diploidaj maskloj. La maskloj pariĝas kun triploidaj inoj, kiuj estas nunaj hibridoj. Ĉi tiuj inoj produktas haploidaj ovojn kun kromosomoj identaj al tiuj de la maskloj. Tiuj pariĝoj ŝajne produktas nur masklojn.[1]

Referenco[redakti fonton]

1↑ FishBase (en la angla)

2.↑ Martín Jiménez, Carlos Manuel (2006). Peces de Castilla y Léon. Cálamo. ISBN 84-95018-93-4.

Bibliografio[redakti fonton]

Crivelli, A.J. 2005. Squalius al☁burnoides. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Eschmeyer, William N., ed. 1998. Catalog of Fishes. Special Publication of the Center for Biodiversity Research and Information, núm. 1, vol. 1-3. California Academy of Sciences. San Francisco, California, Estados Unidos. 2905. ISBN 0-940228-47-5. Fenner, Robert M.: The Conscientious Marine Aquarist. Neptune City, Nueva Jersey, Estados Unidos : T.F.H. Publications, 2001. Helfman, G., B. Collette y D. Facey: The diversity of fishes. Blackwell Science, Malden, Massachusetts, Estados Unidos , 1997. Moyle, P. y J. Cech.: Fishes: An Introduction to Ichthyology, 4a. edición, Upper Saddle River, Nueva Jersey, Estados Unidos: Prentice-Hall.2000. Nelson, J.: Fishes of the World, 3a. edición. Nueva York, Estados Unidos: John Wiley and Sons. 1994. Wheeler, A.: The World Encyclopedia of Fishes, 2a. edición, Londres: Macdonald. 1985. Eksteraj ligoj AQUATAB Catalogue of Life (en la angla) Registara kontrolo Projektoj Vikimediaj Datumoj: Q21030115 Identigiloj Microsoft Academic: 2778316402 Taksonomiaj datumbazoj BOLD: 779573 FishBase: 8415 GBIF: 2363396 NCBI: 70739 WoRMS: 1020902

Kategorioj: Ostaj fiŝoj (Osteichthyes) en vivdanĝero; genro Skualio (Squalius); Enlandaj fiŝoj de iberia duoninsulo.

Tiu ĉi teksto estas traduko de plejparto de la artikolo Squalius alburnoides en la hispana vikipedio.