Diskuto:Josif Stalin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Estas tro da ligoj al aliaj Vikipediioj ĉi tie, ekzemple al de:. Gangleri | Dh | D 02:23, 28. Jan 2005 (UTC)

La alilingvaj ligiloj poste forpreniĝis, sed restas alia problemo. La personaj nomoj - ekzemple Iosseb Iremaschwili, Noe Schordania, Nikolos Tschcheidse - je granda parto tute ne sekvas la principojn de la teksto Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, simile aplikebla ankaŭ al la kartvela, sed estas el iu alia fremda lingvo, kredeble la germana. Aparte de tio ke preskaŭ ĉiuj havas ruĝajn literojn kaj eble entute mankas artikoloj pri la homoj, ĉiukaze ili devus esti bonorde transliterigataj al Esperanto... ThomasPusch (diskuto) 23:40, 6 Nov. 2014 (UTC)

Ankoraŭ estas eta plia miso: Ne ĝustas skribi en la teksto, ke li "helpis al la kreiĝo de antifaŝisma koalicio". La koalicio nomata Aliancanoj, kiel bone klarigas la koncerna artikolo, origine konsistis el Britio, Francio kaj Pollando, diplomatie kreiĝis iam dum la 1930-aj jaroj kaj plej laste funkciis kiam Nazia Germanio agrese konkeris Pollandon en septembro 1938. Tiam la politiko de Stalino estis la Molotov-Ribbentrop-pakto, kiu esprimis ke Hitlero povas havi Pollandon, samkiel Stalino povas laŭdezire preni Baltion, kaj Stalino neniel helpis defendi Pollandon aŭ forĝi aliancon kontraŭ la nazioj tiam. Nur kiam la nazioj rompis la Molotov-Ribbentrop-pakton kaj kontraŭ siaj promesoj atakis Sovetunion en 1941, tiam Stalino serĉis aliĝon kaj helpon de la Aliancanoj. Skribi ke li "helpis al la kreiĝo de la Aliancanoj", estus politika propagando. Ĝustas la kontraŭo: Per la Molotov-Ribbentrop-pakto Stalino kuraĝigis la naziojn agrese konkeri Pollandon, ĉar certis ke Sovetunio ne solidariĝos kun Pollando aŭ aliaj landoj poste konkeritaj - tiom longe kiom la nazioj nur prenos por si la interkonsentitan parton de orienta Eŭropo. ThomasPusch (diskuto) 01:14, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Biografio[redakti fonton]

Mi disvolvigis parton de la biografio aldonante referencojn kaj asertojn el la anglalingva versio. Mi alvenis ĝis 1912. Endas pluigi la plibonigon de la artikolo. kani (diskuto) 21:48, 21 apr. 2023 (UTC)[Respondi]