Diskuto:Islama ekspansio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La konsidero de tiu artikolo ŝajnas al mi iom konfuza, ĉar laŭ la redakto mi komprenas, ke temas pri Araba disvastiĝo, sed la titolo estas Islama ekspansiemo, kaj ne araba. Pri tiu temo mi vidas, ke jam ekzistis artikolo Araba imperio kaj pri la pli ol araba nome Islama disvastiĝo ekzistas la skribota artikolo Islamaj konkeroj, kies ligo kaj kerno aperas en la artikolo Apero de Islamo. Mi malfermas la hispanan version ekzemple de Islama ekspansiemo kaj vidas, ke ne temas pri frua araba disvastiĝo, sed pri Islama disvastiĝo, Islamaj konkeroj aŭ kiel oni volus nomigi, sed ne pri la temo konsiderata en Islama ekspansiemo, tio estas frua araba disvastiĝo. La solvo, laŭ mia opinio, estas alinomi tiun ĉi kiel Araba ekspansiemo, kunfandiĝu kun Araba imperio kaj lasu la ĝisnunan titolon al la pli ambicia artikolo Islama ekspansio aŭ Islamaj konkeroj.--kani 16:19, 13. Apr 2008 (UTC)