Diskuto:Instruo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio ĉi jam apenaŭ estas artikolo : ĝi nur redonas la samajn informojn kiel la artikolo pri ILEI. Ĝi do estas tute redaktota kaj eble sufiĉas ligo al ILEI sed ne ripeto de la samaj informoj, ĉu ? -- ArnoLagrange 08:15, 22. Apr 2003 (UTC)

Vi pravas. La nocio instruado ĉiukaze estas tro vasta por nur pritrakti E-instruadon, fakte ni estas ne nur enciklopedio pri Esperanto-aferoj... Mia propono: Iu (mi bedaŭrinde ne sentas min fake kompetenta, sed eble la verkinto de la artikolo??) prefere verku artikolon pri la metodoj ktp. de la instruado (subfako de pedagogio ktp.); pri la instruado de E. ni simple ligu al ILEI. Kion pensas la aliaj? --Unukorno 12:48, 22. Apr 2003 (UTC)