Saltu al enhavo

Diskuto:Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sekvan noton mi volas nomi duone publika, duone persona al la artikola kreinto @Xian-eo:, kiun mi intencas neniel ofendi:

La nova artikolo principe estas bonveniginda, sed en la nuna formo estas tiom nematura ke tiel ne povos resti. Indikiĝas emblemo, sed ne estas. Estas laŭ mia juĝo absolute tro da ruĝaj ligiloj - diskutindas kiom da ruĝaj ligiloj estas plenigeblaj per artikoloj en la venontaj ses aŭ dek du monatoj, tio dependas ankaŭ de la sindediĉo de la redakta metanto de la ruĝa ligilo (se la persono memdeklaras verki la mankajn artikolojn dum la venontaj semajnoj aŭ monatoj, eblas facile toleri pli grandan nombron de ruĝaj literoj en tekstoj kaj rekontroli post duonjaro kiom da ankoraŭ ruĝas post paso de ampleksa redaktotempo... Tamen iuj ruĝaj literoj estas simple misaj, ekzemple tiu pri Rejna Universitato Frédéric-Vilhelmo de Bonn - estas artikolo pri la institucio, kiu en Esperanto simple titoliĝas bonna universitato: mi mem studis en ĝi, povas konfirmi ke ĝi ekster la romanika instituto tute ne estas franclingva (ankaŭ mi mem lernis la francan aliloke) kaj neniam nomiĝis "Frédéric". Do necesas vere kontroli se ligilo estas ruĝa ĉu ĝi simple estas misliterumita, ne bone tradukita de nacilingva traduko al Esperanto... Tamen en vastaj partoj mi tre aprezas kaj tute laŭdas la tekston. Mi nur postulas ke ĝi principe estu en Esperanto (ne estu frazo kiel "...estas grand établissement en la sektoro de sociaj sciencoj..."), kaj la vortumo same bonas se la nomoj de iuj direktoroj kaj vicdirektoroj estas menciataj en simpla teksto (nigraj literoj) kaj ne nepre per ruĝaj ligiloj, kiuj indikas ke urĝe kreiĝu propraj e-lingvaj artikoloj pri la respektivaj biografioj. Ruĝaj literoj ekzemple pri aliaj universitatoj (se ili vere ne havas e-lingvan artikolon, ne nur ruĝas pro alia vortumo!) laŭ mi tute bonas: la esperanta vikipedio laŭ mi same kiel ĉiu alia lingva branĉo procedu de unue la pli ĝeneralaj al poste la pli specifaj temoj. Unue estu artikoloj pri la landoj de la tero, poste pri ties plej grandaj urboj, pri la unuarangaj adminstraj unuoj ... kaj nur tute fine pri unuopaj vilaĝoj, kaj unue estu artikoloj pri unuopaj universitatoj, poste ni diru pri nobelpremiitaj profesoroj ... kaj nur tute fine pri unuopaj direktoroj kaj vicdirektoroj (kiuj probable ne restos en sia ofico kaj en la artikolo tiom longe kiom entute ekzistos la universiatato). -- ThomasPusch (diskuto) 17:39, 1 Apr. 2015 (UTC)