Diskuto:Gorilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaj kiel estas? Ĉu ni rajtas uzi tiujn bildojn?

Se ne, tiam mi proponas (firme), ke 213.58.92.132 estu forbarita de la Vikipedio.

Ĉu tio ne estas tro kontraŭefika mezuro? Kiel oni scias ke ili ne estas kopirajtaj bildoj? Kutime, kopirajtaj bildoj havas avertojn aŭ barilojn kiuj malpermesas ilian disigadon.



Kopirajtaj bildoj ofte ne havas iajn ajn avertojn aŭ barilojn kontraŭ disvastigado, sed oni tamen ne rajtas ilin uzi. Bildojn de aliaj TTT-ejoj ni uzu nur se ni havas eksplicitan permeson pri tio.

Bertilo WENNERGREN


Bertilo pravas: La signo © ekz. diras nenion, ĝi maksimume havas emfazan signifon. La leĝoj ja varias de lando al lando, sed mi scias, ke en Germanio (kaj certe ankaŭ alilande) ĉiu bildo, teksto ktp. aŭtomate estas rigardata posedaĵo de la aŭtoro – krom se li eksplicite diras, ke li permesas la kopiadon.
Mi vere ne volas histeriumi, des pli ĉar mi scias, ke en la persona vivo preskaŭ ĉiu homo jam pekis kontraŭ la kopirajto... La Vikipedio tamen estas publika projekto, kies sukceso aŭ fiasko forte dependas de tiaj aferoj!
Do, mi proponas transpreni la kutimojn de la germana Vikipedio, kiuj jenas: La aŭtoro de la artikolo havas la ŝancon, ene de unu semajno klarigi la aferon (ekz. demandante la fotinton) – alikaze ni forigos la fotojn. La samo validu por kantotekstoj, pentraĵfotoj ktp. --Unukorno 22:10, 4. Mar 2003 (UTC)