Diskuto:Getúlio Vargas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La prononco [vaĥgas] ne eblas, nur [vaĥgaŝ], sed estas tro rio-de-ĵanejreca. La ĝenerala prononco estas [vahgaz], [varhgaz] aŭ [vargaz], laŭ regiono. Roberto 04:19, 19. Mar 2005 (UTC)

Unue, dankon al ĉiuj pro la diligenta pluverkado de mia artikolo. Mi opinias, ke mi nun prave povas forigi la "stumpecon" (ĝermecon). Due, dankon pro la korekto de la prononcaj indikoj. Evidente mi daŭre havas malfacilaĵojn pri h/ĥ kaj s/z. -- Ismo 21:30, 20. Mar 2005 (UTC) ("izmo"?)
Trie, mi tamen miras pri la uzo de "ŭ" kaj "j" en la prononcaj indikoj. Tiuj du literoj ne povas formi silabon. Kiel oni prononcu "ĝetuljŭ" kun la tri konsonantoj "ljŭ" ĉe la fino? Mi povas imagi la konsonant-kombinon "ljz" (en Dornelles), sed miaopinie oni ja aŭdas tri silabojn en la nomo, eĉ se la fina "e" sufiĉe proksimiĝas al "i". Sed eble tio estas aferoj de "gusto". -- Ismo 21:45, 20. Mar 2005 (UTC) (jzmo?)

Bone, en Esperanto kaj aliaj lingvoj, nur vokaloj porvas esti centro de silabo, sed estas lingvoj en kiu duonvokaloj (j, ŭ) aŭ eĉ duonkonsonantoj (s, r, l, m aŭ n) povas esti centro de silabo, ĉar ili havas sufiĉon da aeron (pruvu prononci ssss, rrrrr). Vere, fonetike ne estas malsamo inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/, ili havas la samajn formantojn en sama frekvenco, nur la daŭro estas malsama. Do la diferenco inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/ estas fonemika, t. e., gramatika, ne fonetika, t. e., fizika. Do, en la portugala, nur oksitonaj vortoj povas fini per vokaloj, paroksitonaj kaj proparoksitonaj finas per consonantoj aŭ duonvokaloj, kiu formas silabojn ĉar en tiu lingvo tio eblas (kiel en kelkaj slavaj kaj barataj lingvoj ankaŭ). Nur por influo de la hispana, oni ortografiis ilin per o kaj e. Hispanlingvanoj kiam lernas la portugalan, ekzemple, ĉiam restas prononcante o kaj e en finoj de vortoj, kaj tiu estas ŝiboleto.Roberto 22:30, 20. Mar 2005 (UTC) Ah, vere, mi prononcus mŭ.