Diskuto:Franca Lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi, la kebekia dialekto devus esti aparta paĝo, kiel antaŭe :)

Martin BENOIT

Eble vi pravas, sed la titolo devas esti pli klara. Ĉu Kebekia dialekto de la franca plaĉas al vi? --Chuck SMITH

Ho, mi komprenas nun. Ĉar en tiu paĝo Hindeŭropa_Lingvaro, estas ligo al Kebekia_Dialekto kiu estis ne farita, do mi faris ĝin. Mi samopinias ke devus esti pli klara titolo, kiel Kebekia_Franca_Dialekto. Do mi movos la francajn dialektajn ligilojn de Hindeŭropa_Lingvaro al la Franca_Lingvo paĝo, kaj kreos la Kebekia_Franca_Dialekto paĝon. Mi realdirektigos Kebekia_Dialekto al Kebekia_Franca_Dialekto. Ĉu bone? Martin BENOIT

Jes, bonege.  :-) --Chuck SMITH

Laŭ mi la kebekia ne estas dialekto ! Ĝi estas nur varianto de la franca lingvo, kun specifaj vortoj kaj esprimoj, kaj specifa prononco, kiel oni povas trovi en ĉiuj partoj de Francio. Oni neniam diras ke la franca lingvo parolata ekzemple en Normandio aŭ en Burgondio estas dialekto... Kompare kun la angla, oni ankaŭ neniam diras ke la usona angla estas dialekto !! Ĝi estas nur varianto de la angla lingvo parolata en Usono, kun specigaj vortoj, esprimoj kaj prononco.

Sed kio estas dialekto krom tio? Laŭ mia vortaro, dialekto estas varianto de lingvo laŭ regionoj. :) -- Martin BENOIT