Diskuto:Flandrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La mapo "La flandraj provincoj" indikas "Antwerpeno" kiel la concerna provinco, kontraŭe al la alia mapo "Antwerpenio"...Ne estas konsekvenca ! Mi preferus nomi la provincon : "Antverpenujo", pli fundamenta, pli bonsonora, pli komprenebla por fremdulo. Pli klara ankaŭ ol la nederlanda mem, kiu ne ebligas diferencigi urbon kaj provincon. 2009-01-24 Vikipediisto:Forstbirdo

Dankon pro via kontribuo! Antaŭ kelkaj jaroj la flandraj vikipediistoj jam pridiskutis tiun ĉi temon, kaj tiam estis decidite uzi la formon Antverpeno por provinco kaj urbo. Se vi ankoraŭ ie trovas la formon "Antverpenio", tio estas malnova, ankoraŭ ne korektita formo. Eble baldaŭ ni tamen devos ŝanĝi tion, se la propono renomi la provincon Antverpeno al "provinco Meza Brabanto" estos akceptita. Almenaŭ tio estus pli logika ol nun. Vidu http://www.radiorapaille.com/w3/component/content/article/1-laatste-nieuws/6-brabant.html

--PaulP 19:12, 24. Jan 2009 (UTC)

Kara PaulP , Ni atendu do la politikistoj...Sed aparte : Instiga okazaĵo por mia interveno fakte estis jena rimarko kion mi ricevis de s-ro Schaeffer el Aalen : "Kara Forstbirdo! Mi estas profunda malamiko de uzado de -io por nomi landonomojn, ĉar ĝi estas kontraŭfundamenta. Se oni enprofundiĝus en nian lingvon, oni ne povus sekvi tiun malplibonigon de la lingvo, ĉar ili produktas konfuzon laŭ la iam estinta klara lingvo. Ĉu ne ekzistas multaj vortoj kiel biologio, elegio, filozofio ktp. ktp., kiuj absolute ne estas landoj. Do kial oni ne restas ĉe la fundamenta -ujo aŭ -lando? Min kiel germano trafas la malĝusta Germanio meze en mian koron, ĉar mia patrujo ja en mia lingvo nomas "Deutschland", kio estu en Esperanto Germanlando (simile vi kiel flandro certe neniam aŭdis Nederio!!!). Krome signifas "Germanio" unu elemento el la "perioda sistemo de la elementoj" kaj Polio certe "infana paralizo". Kaj jam oni vidas, kia tiu diabla -io kaŭsas aliajn lingvajn fuŝojn, ekz. jam oni legas anstataŭ aŭstra aŭstria, kaj ankaŭ kroatia, hungaria, rusia. Ni volas havi Esperanton kiel mondan interkomprenilon kaj mem zorgas jam hodiaŭ pri dialektoj. Mi pensas, ke vi jam vidas, ke tiu pidĝiniĝo baldaŭ faros Esperanton same malfacila kiel la hodiaŭaj naciaj lingvoj jam estas. Ĉar al mi ne bone regas la franca lingvo, mi eble ne tuj trovos solvojn por via traduklaboro. Sed mi penegos diskuti kun kelkaj fakuloj vian problemon kaj raportos post sukceso. Jam nun mi proponas jenan: Afrotropical : afrika tropiko (adj. afriktropika) Région antarctique  : Ekozono antarkta Indomalais : Hindomalajsujo (eble Hindomalajsa regiono) Paléarctique : Ekozono palearkta Néarctique : Ekozono nearkta Néotropique : novaj tropikaj zonoj Océanien : Ekozono oceanuja

Post pli ol 25 jara Esperanto-instruado mi restas al tre frua eldiro de mi: La plej komprenebla Esperanto internacie estas la memklariganta Esperanto. Do oni ne serĉu ĉiam neologismojn, sed iomete streĉu sian cerbon. (Internacie oni certe pli bone komprenas "manĝbastonetoj" ol la japandevenaj "haŝioj"). Mi esperas, ĉar mi estas Esperantisto, ke vi komprenas min kaj salutas vin amikece "

Mi pensas ke s-ro Schaeffer tute pravas, kaj por tio mi intencas ekde nun ĉiam adopti la "-ujo"finaĵon por indiki regionojn, landojn,... 2009-01-25 Vikipediisto:Forstbirdo

Mi plene samopinias kun vi kaj kun s-ro Schaeffer, ke ni provu uzi kiel eble plej multe klarajn fundamentajn radikojn. Kelkajn frazojn tie ĉi en Vikipedio mi tute ne sukcesas kompreni, eĉ ne kun vortaro ... --PaulP 11:07, 25. Jan 2009 (UTC)