Saltu al enhavo

Diskuto:Cinderella III: A Twist in Time

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La verbo "torsi" ne ekzistas en Esperanto. Mi mem ne vidis la filmon, kaj do ne scias, kiel precize traduki twist ĉi-okaze. Eble volviĝo; tvisto; kurbiĝado; serpentumado; tordado; distortado; tordaĵo; tordeco; .... sed certe ne "torsado" --PaulP - Disk. 15:03, 21. Apr 2009 (UTC)

Mi nun iom legis pri tio, kaj la "twist" estas la reiro en la tempo. Do mi proponas kiel tradukon "Reen en la tempo". --PaulP - Disk. 15:14, 21. Apr 2009 (UTC)

En la teksto ekde jaroj averte ŝablono admonis, ke ĝi estus {{polurinda}}. Tute prave. Fakte, la konfuza lingvaĵo de la "resuma intrigo" neniel kompreneblas, kaj ne klaras de kie nacilingve venis la informoj. En aliaj lingvoj la enhavo prezentiĝas multege pli vortoriĉe. Tial nun nur eblas redukti la resumon al nur unu, simpla frazo, kiu estas en normala Esperanto. Mi bedaŭras, sed pli singarde "poluri" la strangegan tekston simple ne eblis. ThomasPusch (diskuto) 08:20, 29 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Tiel ĉi, kompreneble la teksto "nur" estas {{ĝermo|filmo}}. Sed ĝi ankoraŭ plenumas la minimumajn kondiĉojn, post aldono de du eksteraj ligiloj. Estas 3 bone kompreneblaj frazoj, bona informkesto kaj kategorioj. ThomasPusch (diskuto) 08:24, 29 maj. 2024 (UTC)[Respondi]