Diskuto:Charles Darwin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo pri Darwin mencias ian bestospecion "marigvano". Mi ne povis trovi tiun vorton en vortaro. Ĉu tio estas (tajpa) eraro por alia vorto? Helpu! Bertilo WENNERGREN

marigvano = mar - igvano, igvano de la maro. Igvano estas speco de lacerto -- iguana en la angla. Mi ne memoras ĉu me inventis la vorton. --Uzanto:Stefano KALB

Dankon pro la klarigo! Bertilo WENNERGREN

Karolo, ne Karlo[redakti fonton]

Mi kontrolis la uzadoN de ambaŭ nomoj por Darvino.

Mi nun komprenas ke

Karlo signifas Karl

Karolo signifas Charles.

Ja proksimaj nomoj, sed ne samaj.

Ĉu estas aliuloj, famuloj kun la sama nomo por kontroli kaj eviti konfuzon? Sj1mor (diskuto) 13:01, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Fakte, Karlo, Karolo, Karl, Charles, k.t.p. ĉiuj estas malsamaj formoj de la sama nomo. Vi ja trovos ke la monarĥoj nomataj Charles en la angla/franca estas la samaj kiuj nomiĝas Karl en ekz-e la germana aŭ sveda (sendepende ĉu ili estas anglaj, francaj, germanaj, svedaj regnestroj), Carolus (rex) en la latina, Karol en la pola, Károly en la hungara, קרל en la hebrea k.t.p. En Esperanto por la sama nomo estas uzata foje la formo "Karlo" kaj foje "Karolo". Ambaŭ estas ĝustaj. Ne ekzistas iu regulo kiam oni nepre uzu unu formon kaj kiam nepre la alian. Oni tamen povas preferi unu aŭ la alian pro persona gusto, stilo aŭ pro unueco en donita kunteksto. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:28, 20 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Konklude, se oni nepre volas esperantigi Darvinon, tiam "Karolo Darvino" estas nek pli nek malpli ĝusta ol "Karlo Darvino". 'Korekti' unu formon al la alia estas tute nenecese. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:35, 20 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Moldur pravas. Cetere, Darvino estas uzata en PIV kaj aliloke, kaj la Esperanta traduko de la plej fama verko de Charles Darwin uzas la nomformon Karolo Darvin. --Surfo 14:57, 21 maj. 2022 (UTC)[Respondi]