Diskuto:Carl Gustav Jung

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tre prava kaj utila iniciato terminara! Jen ankaŭ je kio utilas, utilos, Vikipedio, trudi la Esperanta komunumo trovi kaj normigi terminojn pri ĈIO! Bave Vikipedio, kiu antaŭenigos Esperanto-kulturon, kaj e-o lingvon! --aldonis, sen subskribo, IP-konto 194.199.79.248 09:06, 19 jul. 2004‎


La teksto vere enhavas du tre strangajn vortojn, kiun mi kaj ĉiuj aliaj uzantoj, kiuj foje redaktetis ion pri la teksto, ŝajne neatentis:

C.G. Jung naskiĝis kiel filo de [...] Emile Preiswerk, instruata virino[Kontrolenda lingvaĵo] kiu instigis lin legi "Faŭsto" de Goethe dum sia adoleskeco. Li pasigis kamparecan infanaĝon, en kontakto kun la naturo kaj inter libroj de la malsonora[Kontrolenda lingvaĵo] biblioteko de sia patro [...]

Ke la patrino estis virino, memkompreneblas - ĉiuj patrinoj laŭdifine estas virinoj. Tion aparte aldoni klarige estas idiotismo. Ke ŝi havis edukon ankaŭ estas tre ofta situacio inter urbanoj de Bazelo - kaj ĉu ne estas iom seksisme substreki ke la patrino estis instruata kaj ne mencii tion ĉe la patro (bone, la patro profesie estis pastoro, tio signifas ke li ricevis instruon, do la problemo estas ke la patrino ne atingis gradon de profesio). Laŭ mi tolereblas skribi "... naskiĝis kiel filo de [...] edukita patrino Emile Preiswerk kiu instigis lin legi..." Kaj kion signifu la adjektivo de la biblioteko? Ĉu "trankvila biblioteko"? "Silenta biblioteko" aspektus tute strange. Mi proponas simple forigi la adjektivon. "... inter libroj de la biblioteko de sia patro ..." tute sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 1 sep. 2023 (UTC)[Respondi]