Diskuto:Arkeologia loko de Alesia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus kreis komencan artikolon pri la frukristana martiro sankta Regina, kaj ĝustigis ligilojn al la temoj pergrunda hejtado/hipokaŭsto kaj forumo, sed krome forigis la multajn ruĝajn ligilojn, kiujn en januaro 2014‎ febre metis la eksa uzanto Xian, sed li poste eĉ ne unu tekston mem plenigis, kaj evidente en la centmiloj de ruĝaj ligiloj per kiuj li bombadis la esperantan vikipedion ankaŭ neniu alia vikipediano sukcesis aŭ pretis en pli ol dek jaroj krei iun el la laŭ Xian "mankaj" tekstoj. Kio ne sukcesis dum dek jaroj, ankaŭ ne sukcesos dum sekvaj kvin - tial la nomoj estu sen ruĝaj ligiloj: se iu faras unu artikolon, ĉiukaze antaŭvidatas ke tiu uzanto serĉu la vikipedion je tiu nomo - tiam eblas permane meti unu aŭ kvin ligilojn, kiuj tiam tuj bluos. ThomasPusch (diskuto) 19:42, 11 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Kaj la aldono de {{Portalo|arkeologio|kelta mondo|romia imperio|religioj kaj kredoj|milita historio|historiaj monumentoj|Burgonjo}} estas simple groteske - neniu el tiuj "portaloj" ekzistas. Kaj la kestoj fuŝe ŝajnigas ekziston de tiom da belaj portaloj, kio estas draste misgvida. ThomasPusch (diskuto) 23:30, 11 maj. 2024 (UTC)[Respondi]