Saltu al enhavo

Diskuto:Ahrenshoop

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stranga jarindiko[redakti fonton]

Saluton, . Mi ĵus miris iomete pri unu frazo en la artikolo, kiu mencias la jaron 1900, sed samtempe temas pri la Esperanto-movado en GDR. Mi dubas, ke tio eblas. - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:09, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Kompreneble, temas pri simpla tajperaro, devas teksti "inter la jaroj 1978 kaj 1990". La jaro 1900 en la frazo estus plene sensenca. Pardonu, la tajperaron senatente mi faris en mia redakto de la 9-a de aŭgusto 2016, tro rapidante. Tamen mi konfesas ke mi tiam sendube havis referencon de kiu mi prenis la informon, ĉar mi persone nur malmulton scias pri EAGDR, sed nun, preskaŭ 8 jarojn pli poste, mi ne plu scius kiu ekzakte estis la fonto kaj ne plu povus detale noti ĝin. Sed mi certas ke pri GDREA en Ahrenshoop eblas trovi abundajn referencojn, ekzemple en eldonoj de "der esperantist" de 1978 kaj 1990 - sed mi mem intertempe formetis ĉiujn ekzemplerojn. ThomasPusch (diskuto) 07:43, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]