Diskuto:Adidas Al Rihla (pilko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi la tria frazo "La pilko enhavas pendigitan inerci-mezurilon en la aerujo, kiu provizas la videohelpan arbitracion (VAR) per tujaj, tre detalaj datumoj pri movado de la pilko" apenaŭ kompreneblas je unua lego (se oni legas la koncernan teksteron en aliaj lingvoj kaj poste revenas, la frazo aspektas ĝusta, sed la ideo estas tuj kompreni esperantan frazon sen unue devi legi la samon en iu ajn nacia lingvo). Eble helpus se oni verkus klarigan artikolon kompreneblan por ĉiu ajn homo pri la ankoraŭ manka teksto inercia mezurada unuo (kiu estas en aliaj lingvoj signife pli faka, ankoraŭ malpli facile klarigebla temo, do - bonŝancon!), aŭ oni povus pli simpligi la frazon entute kaj rezigni pri la (nesukcesa) klopodo detalege kopii frazon el alia lingvo. Mi volonte vidintus kiel aliaj pli etaj lingvoj, kiujn mi hazarde komprenus, solvus la problemon - sed plej multaj lingvoj kun malpli ol 5 milionoj da parolantoj entute ne skribas kaj pri la altteknologia pilko kaj pri la temo inercia mezurada unuo. Tio ankaŭ estas ebla strategio. Sed nun forigi la esperantan artikolon, kun rezigna noto "estus tro komplike traduki ĉion al facila lingvaĵo" ankaŭ estus malkontentiga eliro. ThomasPusch (diskuto) 21:12, 4 mar. 2023 (UTC)[Respondi]