Diskuto:Ĉagataja lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bona temo, el eŭropo- aŭ ameriko- aŭ afrikocentrisma vidpunkto ne aŭtomate en la fokuso de ĝenerala scio, tial bonvenas ke la teksto estas vikipedia "artikolo de la semajno" en januaro 2016. Iuj lingvaj detaloj de la teksto tamen ankoraŭ prilaboreblus. Ekzemple mi al la frazo "Kiel parto de la preparo por la establado de Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko (1924) ĉagataja estis oficiale renomita "malnovuzbeka"[5] por kiuj Edward A. Allworth argumentis "malbone distordis la literaturhistorion de la regiono" kaj kutimis doni verkintojn kiel ekzemple la 15-a-jarcenta verkinto Aliŝer Navoi uzbeka identeco" donus la vortumon "Kiel parto de la preparo por la establado de Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko en 1924, la ĉagataja estis oficiale renomita "malnovuzbeka". Edward A. Allworth argumentis ke tiu renomigo "malbone distordis la literaturhistorion de la regiono" kaj kutimis doni al verkintoj kiel ekzemple la 15-jarcenta verkisto Aliŝer Navoi uzbekan identecon". Kiel signo de kunlaboro mi aldonas tri novajn artikolojn al la temaro, por malpliigi la ruĝajn ligilojn: nome pri la historiaj meztjurkaj lingvoj, pri la Karaĥanida Ĥanlando kaj pri la urbo Uzgen. ThomasPusch (diskuto) 08:48, 23 Jan. 2016 (UTC)