Diskuto:Éliette Abécassis

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi mem hieraŭ metis la ŝablonon {{orfa}}, ĉar la teksto estis nur ligita de unu listo (Kronologia listo de franclingvaj verkistoj), sed kiam mi mem aldonis ĝin al la paĝoj Strasburgo kaj Liceo Henri-IV, mi mem reforprenas la ŝablonon, ĉar mim ne imagas kiu paĝo povus en la nuna momento ankoraŭ ligi al ŝi... eble io pri Caen - jes, jam estas e-lingva teksto pri la Universitato de Kaeno, kie ŝi instruas filozofion. Do nun 4 artikoloj ligas ĉi tien, tio konsidereblas stabila minimumo.

Aliflanke mi devas kritiki, ke hieraŭ la teksto konsistis el bela listo de verkaĵoj, sed nur el unu (!) tre konciza frazo. Unua frazo estas malpli da informoj ol donas la informkesto. Mi aldonis 5 personajn frazojn, nun la teksto konsidereblas {{ĝermo}} - ŝablonon pri tio mi nun aldonas. ThomasPusch (diskuto) 10:49, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]