Discoglossus galganoi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Discoglossus galganoi.

Discoglossus galganoi estas specio de anura amfibio de la familio Alytidae (Alitedoj), sed studita ĉu ĝi formas la novan familion Discoglossidae.

Temas pri malgranda bufo 45 ĝis 75 mm longa, de ebeneca kapo, preskaŭ tiom longa kiom larĝa, kaj pinteca muzelo. La haŭto estas glata aŭ kun malgrandaj grajnaĵoj de tre varia koloraro, kun nuancoj brunaj, rozkoloraj, verdecaj aŭ preskaŭ nigraj.

Ĝi estas endemio en Iberio, kun teritorioj en Portugalio kaj la okcidenta duono de Hispanio, el Galegio ĝis la valo de la rivero Gvadalkiviro.

La modifoj kaj eĉ rekta detruo de malsekejoj, la efiko de la agrikultura kultivado kaj la kemia poluado de la akvejoj, kaj lastatempe la rekta predado fare de la Luiziana kankro malpliigas draste iliajn populaciojn.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Discoglossus galganoi en la hispana Vikipedio.