Descargamaría

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Descargamaría
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Maresme
Poŝtkodo 10866
Retpaĝaro Municipo de Descargamaría
Demografio
Loĝantaro 209  (2008)
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 6° 29′ U (mapo)40.303888888889-6.4863888888889Koordinatoj: 40° 18′ N, 6° 29′ U (mapo) [+]
Alto 481 m [+]
Areo 49,2 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Descargamaría (Ekstremaduro)
Descargamaría (Ekstremaduro)
DEC
Descargamaría
Descargamaría
Situo de Descargamaría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Descargamaría [+]
vdr

Descargamaría (Elŝarĝu, Maria) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas parrilleros. La censita populacio en 2008 estis de 209 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Descargamaría estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, inter Las Hurdes kaj la landlimo kun Portugalio, je altitudo de 481 m; je 117 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 177 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 49,2 km².

Ĝi limas norde kun El Sahugo kaj Robledillo de Gata, sude kun Santibáñez el Alto kaj Cadalso, oriente kun Pinofranqueado kaj okcidente kun Villasrubias kaj Robleda.

La tereno estas kruta kaj montara, kaj trapasas ĝin multnombraj rojoj kiuj enfluas en la rivero Árrago, ĉefa akso de la vilaĝo. Tiu kun Robledillo de Gata, estas la unikaj municipoj de la regiono kies akvoj fluas al la baseno de la rivero Doŭro, norde de la regiono, tra la bela valo de La Malena.

Ekonomio kaj historio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. La microklimato de tiu parto de la montaro inter Ekstremaduro kaj Kastilio, kun atlantikaj ventoj kaj protekte de la proksimaj deklivoj, favoras varion de kultivoj (vito, olivarbaro, kaŝtanarbaro, legomoj, fruktoj ktp) kio mankis en la najbaraj teroj kastiliaj. Samtempe proksime estis la kastiliaj kultivoj (tritiko, hordeo, sekalo, aveno, cerealoj).

Tia ekonomio permesis tradician komercon inter du komarkoj kiuj interŝanĝis siajn produktojn. La manko de ĉefe vino kaj oleo en kastiliaj teroj kaj de cerealoj en ekstremaduraj helpis ekon de komerco el kiu Descargamaría estus iam simpla ejo por tia interŝanĝo de produktoj, kaj la vilaĝo naskiĝus ĉirkaŭ tiu neceso kaj kreskis laŭlonge de la ankoraŭ konata kiel Calle Real, tio estas Reĝa strato, kio estas simpla vojo kiu trapasas la vilaĝon. La unua parto de la nomo de la vilaĝo aludus al tiu komerco kun la nordaj zonoj post supreniro de la deklivoj, kie oni devus malŝarĝi la ŝarĝobestojn ĉu por helpi la supreniradon ĉu por interŝanĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]