Derk Wiersum
Derk Wiersum | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1975 en Amsterdamo |
Morto | 18-an de septembro 2019 (44-jaraĝa) en Amsterdamo |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Regna Universitato de Groningo |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | advokato |
TTT | |
Retejo | https://www.wiersum.org/ |
Derk Wiersum (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1975 en Amsterdamo, mortis la 18-an de septembro 2019 en Amsterdamo)[1] estis nederlanda advokato.[2]
Kariero[redakti | redakti fonton]
Wiersum studis inter 1995 kaj 2001 nederlandan juron kun specialigo pri kriminala juro ĉe la Regna Universitato de Groningen, kie li estis membro de Vindicat. Li komencis sian karieron ĉe Van Gessel Advocaten. En 2003 li estis ĵurita kiel advokato. Li komencis entreprenon kun Bart Stapert kaj fokusiĝis je gravaj krimoj. Post lia foriro ĉe Blaauw advocaten en Harlemo, kie li laboris ekde 2017, li starigis komence de 2019 propran advokato-oficejon en Amsterdamo.[3]
Wiersum defendis interalie la ĉefatestanton Nabil B., en la tiel nomata Marengo-proceso pro kvin murdoj kaj pluraj provoj murdi, pri kio oni suspektas 16 membrojn de la bando de la fuĝanta drogkrimulo Ridouan Taghi.
Krom tio li estis juĝisto-anstataŭanto ĉe Rechtbank Zeeland-West-Brabant en Breda kaj kasisto de Stichting Rechtshulp Terdoodveroordeelden.
Morto[redakti | redakti fonton]
Wiersum estis mortpafita la 18-an de septembro 2019 surstrate en Amsterdamo.[4]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Persona retejo Arkivigite je 2019-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Veel rouwadvertenties in kranten voor advocaat Derk Wiersum, NOS.nl, 21 september 2019
- ↑ Geliquideerde Wiersum was ook rechter in Breda, BN De Stem, 18 september 2019
- ↑ Derk zag in Nabil iemand die zijn hulp nodig had NRC, 18 september 2019
- ↑ Wie was de geliquideerde advocaat Derk Wiersum?, nos.nl, 18 september 2019