Chojna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chojna · Czińsbarg
germane: Königsberg in der Neumark

Blazono

Blazono
urbo
Chojna (Pollando)
Chojna (Pollando)
DMS

Map

Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Gryfino
Komunumo komunumo Chojna
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1255
Koordinatoj 52° 58′ N, 14° 25′ O (mapo)52.96666666666714.416666666667Koordinatoj: 52° 58′ N, 14° 25′ O (mapo)
Areo 12,12 km²
Loĝantaro 7099 (en 2004)
Loĝdenso 585,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 74-500
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZGR
TERYT 4324306034
Estro Adam Fedorowicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Jagiellońska 4
Poŝtkodo de estraro 74-500
Telefono de estraro 91 414-26-85
Fakso de estraro 91 414-11-17
Komunuma retejo http://www.chojna.pl
vdr
La malnovurbo kun la Maria-preĝejo
La gentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj

Chojna (kaŝube: CzińsbargCzińsbarch; la aliaj nomoj de la urbo dum historio: Konigesberge 1244, Kunigsperg, Königsperg, Kungesborg, Kÿnsberg 1575, Cuningsperg 1577, Kuningsperg 1578, Kömsperg 1652, Kinsperg 1652, Königsberg, germane Königsberg in der Neumark) - estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de nuntempa Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Gryfino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urba historio en la mezepoko[redakti | redakti fonton]

La Maria preĝejo
Unu el la mezepokaj defendturoj

La komenco de la setlado sur la terenoj de hodiaŭa Chojna estis en la frua Mezepoko, pli precize fine de la 7-a kaj komence de la 8-a jarcentoj. En la 13-a jarcento princo de Okcidenta Pomerio Barnim la 1-a invitis al Chojna la setlantojn (koloniistojn) el Brandenburgio, kaj en la jaro 1255 donis al la setlejo la urborajtojn laŭ la leĝo de Magdeburgo. En la jaro 1455 la margraflando Brandenburgio elaĉetis la urban terenon el la manoj de la Teŭtona Ordeno.

De la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la dua duono de la 15a jarcento okazis rapida ekonomia disvolvo de la urbo.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La iama urbodomo, nun kulturcentro

Dum la Dua Mondmilito, en aŭgusto 1944 en la urbo establigiĝis filio de la virina koncentrejo Ravensbrück, kaj la malliberigitoj de tiu koncentrejo konstruis la apudan flughavenon. Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la forpelo de la germanaj urbanoj kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra kaj orienta Pollando. Post la enkorpigo al Pollando oni en 1946 ŝanĝis la nomon de la urbo de Königsberg in der Neumark al Chojna.