Champigny-sur-Marne
Champigny-sur-Marne | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio • urbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Val-de-Marne | ||||
Arondismento | Nogent-sur-Marne | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 94017 [+] | ||||
Poŝtkodo | 94500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Dominique Adenot 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 77 724 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 878 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 49′ N, 2° 31′ O (mapo)48.8172222222222.5155555555556 [+] | ||||
Areo | 11,3 km² (1 130 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Champigny-sur-Marne [+] | |||||
Champigny-sur-Marne (esperante Ĉampinio-ĉe-Marno) estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Valo-de-Marno kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 75 000 loĝantojn (franclingve nomataj Campinois).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Champigny-sur-Marne estas grava ĉirkaŭurbo lokita sudoriente de Parizo. Kiel montras ĝia nomo, la urbo etendiĝas laŭlonge de la rivero Marno.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ekzistas memormonumento pri la batalo de Champigny, kiu okazis dum la Franca-Prusa milito de 1870-1871. La monumento entenas la postrestaĵojn de pli ol mil francaj militistoj kaj ĉirkaŭ 400 germanaj militistoj.
Champigny-sur-Marne cetere gastigas muzeon pri franca partizanaro dum la Dua mondmilito.
Esperanta movado[redakti | redakti fonton]
Nun (en 2012), okazas esperanto-kursoj en Champigny-sur-Marne ĉiusemajne danke al la asocio Esperanto 94, en urbodoma salono situanta je jena adreso: 4 rue Eugène Brun, de la 18a30 ĝis la 20a30 merkrede por progresantoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Komunumoj de Val-de-Marne
- Listo de urboj de Francio
- Les Boullereaux-Champigny (stacidomo)
- Champigny Centre (pariza metrostacio)