Cerbe kaj Kore

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cerbe kaj Kore - Literatura bulteno, organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo. Aperadis en 1990-2000 principe ĉiumonate, sed havis dum tiu tempo kelkajn longajn paŭzojn. Formato A5, amplekso de unu kajero - de 8 ĝis 24 paĝoj. Entute aperis 68 kajeroj. Enhavo: verkoj de la klubanoj kaj interesaj literaturaj kaj historiaj materialoj el arkivo; recenzoj, instruaj artikoloj.

Redaktoroj: Vladimir Samodaj (1990-1997) kaj Valentin Melnikov (1998-2000).

En 1992-1995 la bulteno ne aperadis, ĝin anstataŭis samnoma kelkpaĝa rubriko en "Moskva Gazeto", redaktoro - Mikaelo Bronŝtejn.

En 1998 ĝi reaperis kiel literatura suplemento al dusemajna ĵurnalo Artefakto.

La bulteno grave kontribuis al formiĝo de Moskva skolo en Esperanto-poezio.

En 2000-2003 la rubriko “Cerbe kaj Kore” regule aperadis en la Rusia Esperanto-Gazeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]