Caransebeșu Nou [karansebeŝu noŭ] (hungareÚjkaránsebes ujkaranŝebeŝ, germaneSchwabendorf aŭ Neu-Karansebesch, en banata dialekto Schwowedorf) estis vilaĝo en Rumanio sude de Caransebeș. En 1910 ĝi havis 752 loĝantojn (germanoj, ĉeĥoj, morvoj), kaj laŭ la stato de 2002 kaj 2011 en la loĝloko ne plu vivis loĝantoj. Ĝi formiĝis sekve de koloniigoj en la jaroj 1814–1815 kaj 1837. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény (reĝa departemento) vármegye). Oni aligis ĝin al Caransebeș. Administre apartenas al ĝi Jupa (Zsuppa).