Cajuína

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cajuína

Cajuína [Kaĵuina] estas brazila trinkaĵo farita el Akaĵuo. Ĝin kreis Rodolfo Teófilo, cearaa verkisto kaj farmaciisto. Li celis pere de ĝi anstataŭigi alkoholenhavajn trinkaĵojn. Nuntempe tiun trinkaĵon oni pli konsumas en la nordorientaj brazilaj subŝtatoj Cearao kaj Piaŭio.