El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cămărașu [kəməraŝu] (hungare: Pusztakamarás [pustakamaraŝ]) estas komunumo en Rumanio oriente de Cluj-Napoca . Administre apartenas al ĝi Năoiu , Sâmboleni .
En 1910 ĝi havis 1 129 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj), en 1992 1 385 (rumanoj, 15 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1 502 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2] :
Etneco
Nombro
Elcentaĵoj
rumanoj
1.028
68,4 %
romaoj
289
19,2 %
hungaroj
185
12,3 %
Lingvo
Nombro
Elcentaĵoj
rumana
1.121
74,6 %
cigana
195
13,0 %
hungara
186
12,4 %
Ĝia unua mencio estas el 1322 . De 1332 ĝi estas ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs ). Ĝi estis la bieno de la familio Kemény.
László Kasza (*14-a de oktobro 1914 – ): kuracisto, adjunkto.
Domokos Kemény (Marosvásárhely , 1806 – 12-a de oktobro 1885 ): juristo, landkunvena deputito
Zsigmond Kemény , barono (Alvinc , 12-a de junio 1814 – Pusztakamarás, 22-a de decembro 1875 ): verkisto, eseisto, politikisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1843) tie estas entombigita.
András Sütő (17-a de junio 1927 – Budapeŝto , 30-a de septembro 2006 ): hungara verkisto, eseisto, dramverkisto, laŭreato de Herder-premio kaj Kossuth-premio [3] .
Ferenc Székely (n. 5-a de junio 1951 ): etnografia esploristo.
Ferenc Szász (11-a de marto 1880 – Kluĵo , 1-a de septembro 1948 ) agronomo
István Szász (14-a de februaro 1865 – Novoj, 11-a de septembro 1934 ) agronomo