La Burunda konstitucia referendumo en 2005 okazis la 28-an de februaro2005 kaj estis destinita aprobi (aŭ refuti) la novan konstitucion de la lando.
La referendumo estis aranĝita surbaze de la nacia elekta leĝo de 1993.[1]
La 28-an de februaro 2005 la referendumo sukcese okazis. Ĝin partoprenis 92,4 % registritaj voĉdonantoj (2 894 372 el 3,3 milionoj), el ili 92,02 % aprobis la konstitucion. La 6-an de marto la Konstitucia tribunalo oficiale konfirmis la rezultojn de la referendumo kaj aprobis la konstitucion. Observadon pri balotado faris ĉ. 600 civilaj observantoj, kiuj ne denuncis gravajn leĝorompojn.[2]