Buenaventura (Kolombio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buenaventura
municipo de Kolombio • districts of Colombia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 423 927  (2018) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 53′ N, 77° 2′ U (mapo)3.8772222222222-77.026666666667 [+]
Alto 7 m [+]
Areo 6078 km² ( 607 800 ha) [+]
Buenaventura (Kolombio)
Buenaventura (Kolombio)
DEC
Situo de Buenaventura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buenaventura [+]
vdr

Buenaventura (hispane "prospero") estas urbego, diocezo, havenurbo kaj universitata urbo en okcidenta Kolombio, en Valo de Kaŭko. Ĝi estas la ĉefhaveno de Kolombio en la Pacifiko.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Mapo pri Kolombio, kie estas trovebla Buenaventura okcidente laŭ la oceano

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buenaventura situas laŭ Pacifiko ĉe enfluejo de rivero. Santiago de Cali troviĝas 79, Pereira 184, Ibagué 213, Bogoto 340, Bucaramanga 566, Cúcuta 672, Kartageno (Kolombio) 744, Soledad (Atlantiko) 821, Barranquilla 825, Santa Marta 877, Valledupar 845 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Buenaventura estis fondita en 1540 fare de fare de hispano. Post jardekoj la indianoj detruis ĝin, sed poste la komunumo estis rekonstruita. Ĝi restis relative negrava pro la varma, humida klimato kaj malriĉa transportado. Buenaventura abrupte prosperis post la malfermo de Panama kanalo en 1914. En la 1930-aj jaroj moderna haveno kaj vojo el la interna landparto estis konstruita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Buenaventura estas bazita sur liverado de krudaj materioj: kafoj, sukeroj, kotonoj. La urbego estas ankaŭ finstacio de oleodukto.

Marbordo de Buenaventura
Marbordo en Buenaventura

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Buenaventura havas flughavenon kaj signifan marbordan havenon, krome vojan kaj fervojan kontaktojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Buenaventura la averaĝa temperaturo varias inter 19-33 °C. Jare pluvas po 6276 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La urbego estas unu el la plej pluvoplenaj grandurboj en la mondo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]