Brita Arkta Ekspedicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝipo HMS Alert en glaciejo dum la Brita Arkta Ekspedicio de 1876.

La Brita Arkta Ekspedicio de 1875-1876, estrita de Sir George Strong Nares, estis sendita de la Britia Admiraleco al klopodo atingi la punkton de la Norda Poluso tra marpasejo Smith Sound. Du ŝipoj, nome Alert kaj Discovery (kapitanitaj de Henry Frederick Stephenson), navigis el Portsmouth la 29an de Majo 1875. Kvankam la ekspedicio malsukcesis atingi la Nordan Poluson, la marbordoj de Gronlando kaj Insulo Ellesmere estis etende esploritaj kaj grandaj kvantoj de scienca informo estis kolektita.

Mapo fare de kartografiisto August Heinrich Petermann, indikante la malkovrojn dum tiu ekspedicio.

En tiu ekspedicio, Nares iĝis la unua esploristo kiu metis siajn ŝipojn la tutan vojon norden tra la kanalo inter Gronlando kaj la insulo Ellesmere (nuna nomita Markolo de Nares liahonore) al la maro de Lincoln. Ĝis tiam, estis populara teorio ke tiu vojo kondukus al la supozita Malferma Polusa Maro, nome senglacia regiono ĉirkaŭanta la poluson, sed Nares trovis nur enorman glaciteritorion. Sleda veturo estrita de komandanto Albert Hastings Markham faris novan rekordon al Plej Fora Nordo de 83° 20' 26"N, sed ĝenerale la ekspedicio estis preskaŭ-katastrofa. La ekspedicianoj ege akre suferis pro skorbuto kaj pro uzado de nur maltaŭga vestaĵaro kaj ekipado. Konstatinte ke liaj ekspedicianoj ne povus survivi alian vintron sur glacio, Nares decidis retiriĝi suden per ambaŭ liaj ŝipoj en la somero de 1876.

Tamen, la ŝipanaro kaj topografiistoj, inter kiuj Thomas Mitchell, sukcesis en dokumentado, per fotoj, de la nordaj indiĝenaj popoloj kaj pejzaĝoj de kio poste iĝos la Nordokcidentaj Teritorioj kaj, poste, Nunavuto, en Kanado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

George Nares: Narrative of a voyage to the Polar Sea during 1875-76 in H.M. ships 'Alert' and 'Discovery', two volumes, London 1878; reta libro Volume 1 & Volume 2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Edwards Caswell. The RGS and the British Arctic Expedition, 1875-76. The Geographical Journal 143(2) (Jul., 1977), pp. 200–210.
  • Project Naming, the identification of Inuit portrayed in photographic collections at Library and Archives Canada