Bretea Română
Bretea Română | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Hunedoara | ||
Alinome | Oláhbrettye (hungare), Wallachisch-Brettendorf (germane) | ||
Iama hungara departemento | Hunyad | ||
Situo | 45° 40′ N, 23° 1′ O (mapo)45.65916666666723.016944444444Koordinatoj: 45° 40′ N, 23° 1′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 266 m | ||
Poŝtkodo | 337115 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.969 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 266 (en 2011; 267 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 88653 | ||
Bretea Română [bretja romınə] (hungare: Oláhbrettye; germane: Wallachisch-Brettendorf) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Hațeg. En 1910 ĝi havis 353 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 301.
Ĝia unua skriba mencio estas el 1406. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye).
Administre apartenas al ĝi 12 pliaj vilaĝoj: Bățălar, Bercu, Bretea Streiului, Covragiu, Gânțaga, Măceu, Ocolișu Mare, Plopi, Ruși, Vâlcele, Vâlcelele Bune kaj Vâlceluța.
Malpli ol dekono de la komunumaj loĝantoj loĝas en la sideja vilaĝo.
Bretea Română situas ĉe la rivero Strei. Aliflanke situas Bretea Streiului, kie estas la plej proksima fervoja stacio.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Komunuma retejo
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto
-
Situo en la distrikto
|